Rubikono
El Vikipedio
Rubikono (latine, Rubico; itale, Rubicone) estas antikva latina nomo de malgranda rivero en norda Italio. En romia tempo ĝi fluis en Adriatikon inter Ariminum (Rimini) kaj Caesena (Cesena). La nuntempa identeco de la rivero estas necerta, sed oni kutime kredas, ĝi estas la Pisciatello en ĝiaj altaj partoj kaj la Fiumicino al maro.
Romia leĝo malpermesis al generaloj transiri ĝin kun armeo. Oni konsideris la riveron indiki la limon inter la romia provinco Cisalpa Gaŭlio kaj centra Romio; do la leĝo protektis respublikon kontraŭ interna milita minaco.
Kiam Julio Cezaro transiris la riveron 10-an de januaro, 49 a.K., postkurante Pompeon, li rompis la leĝon kaj komencis enlandan militon. Tial hodiaŭ "transiri Rubikonon" signifas - akcepti senrevenan decidon.
Fama diraĵo de Julio Cezaro, kiam li transiris la Rubikonon, estas: Alea jacta est. (la ĵetkubo estas ĵetita)