Rychnov nad Kněžnou
El Vikipedio
Rychnov nad Kněžnou estas urbo, kie loĝas 11 700 loĝantoj. Ĝi situas en orienta Bohemio, sur rivero Kněžná, en cismontaro Orlické hory. En la urbo estas teksindustrio, konstruindustrio kaj metalindustrio.
La vilaĝo en komercvojo estas unuafoje menciata al la jaro 1258. La servutulan urbon fondis Heřman z Drnholce. Jam ekde la 13-a jarcento evoluis drapproduktado, ekde la 15-a jarcento ĉi tie estis centro de unueco frateca, la urbo Rychnov fariĝis en la jaro 1561. En la 16-a jarcento estis nobela sidejo la tn. Malnova kastelo, aligita pli malfrue en komplekson de bierfarejo. En la 19-a jarcento la urbo estas unu el centroj de la ĉeĥa kulturvivo kaj de evoluo de teksindustrio. Ankaŭ nuntempaj entreprenoj daŭrigas en tradicioj.
En kvarala baroka kastelo kun arkada kortego el la jaroj 1676 – 1690 estas lokigita ampleksa pinakoteko kaj ankaŭ Muzeo kaj Galerio de Orlické hory havas sidejon ĉi tie. Konservitaj estas multnombraj popolkonstruaĵoj. En Rychnov naskiĝis František Martin Pelcl (1734 – 1801), historiisto kaj la unua profesoro de la ĉeĥa lingvo en praga universitato, kaj verkisto Karel Poláček (1892 – 1944), kiu lokigis en la urbon enhavon de romanoj Distrikta urbo (Okresní město) kaj Kvin estis da ni (Bylo nás pět). Magdaléna Dobromila Rettigová ĉi tie en la jaro 1825 finis verkadon de sia konata kuirlibro. En gimnazio en Rychnov agadis historiisto Augustin Sedláček.
Regiono Hradec Králové | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Rychnov nad Kněžnou | |
▼ | |
Albrechtice nad Orlicí ~ Bačetín ~ Bartošovice v Orlických horách ~ Bílý Újezd ~ Bohdašín ~ Bolehošť ~ Borohrádek ~ Borovnice ~ Bystré ~ Byzhradec ~ Častolovice ~ Čermná nad Orlicí ~ Černíkovice ~ České Meziříčí ~ Čestice ~ Deštné v Orlických horách ~ Dobré ~ Dobruška ~ Dobřany ~ Doudleby nad Orlicí ~ Hřibiny-Ledská ~ Chleny ~ Chlístov ~ Jahodov ~ Janov ~ Javornice ~ Jílovice ~ Kostelec nad Orlicí ~ Kostelecké Horky ~ Kounov ~ Králova Lhota ~ Krchleby ~ Kvasiny ~ Ledce ~ Lhoty u Potštejna ~ Libel ~ Liberk ~ Lično ~ Lípa nad Orlicí ~ Lukavice ~ Lupenice ~ Mokré ~ Nová Ves ~ Očelice ~ Ohnišov ~ Olešnice ~ Olešnice v Orlických horách ~ Opočno ~ Orlické Záhoří ~ Osečnice ~ Pěčín ~ Podbřezí ~ Pohoří ~ Polom ~ Potštejn ~ Proruby ~ Přepychy ~ Rohenice ~ Rokytnice v Orlických horách ~ Rybná nad Zdobnicí ~ Rychnov nad Kněžnou ~ Říčky v Orlických horách ~ Sedloňov ~ Semechnice ~ Skuhrov nad Bělou ~ Slatina nad Zdobnicí ~ Sněžné ~ Solnice ~ Svídnice ~ Synkov-Slemeno ~ Trnov ~ Třebešov ~ Tutleky ~ Týniště nad Orlicí ~ Val ~ Vamberk ~ Voděrady ~ Vrbice ~ Vysoký Újezd ~ Záměl ~ Zdelov ~ Zdobnice ~ Žďár nad Orlicí | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |