Sándor Giesswein
El Vikipedio
GIESSWEIN Sándor, Aleksandro Giesswein (gisvejn), d-ro, hungaro, prelato kaj politikisto. Li naskiĝis en la 4-a de februaro 1856 en Tata, mortis la 15-an de novembro 1923 en Budapest. Krom teologiaj studoj li okupiĝis multe pri filologio, sociologio ktp. Pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reform-klopodoj. De 1912 E-isto kaj prez. de HES ĝis sia morto. Li faris paroladojn pri E en multaj hungaraj urboj, pledis kelkfoje por E en la parlamento, dum du UK-j reprezentis la hungaran ministron de la edukado. Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis en E, estis en la gvidantaro de int. E societoj. Dum la unua mondmilito Giesswein fervore subtenis la kontraŭmilitan movadon. Li disponigis sekrete la ĉefpastran palacon, eĉ preĝejojn por ilia pritraktado. Dum sia lasta vespero li instruis E-n al sia parencino.