Sáregres
El Vikipedio
Sáregres estas vilaĝo en Hungario proksime al Székesfehérvár kaj Cece.
Li estas pli frue peĉenega setlejo, unua menciita en 1324. La teritorio apartenis inter 1650-1945 al posedaĵo de Zichy-familio. En 1977 la vilaĝo administre kunfandiĝis kun Cece, sed en 1990 reakiris la memstarecon.
La ĉirkaŭaĵo estas tre akvoriĉa, tie fluis la rivereto Sárvíz, kiu laborigis akvomuelejon. La ĉirkaŭaĵo estas ekde 1996 naturprotekta areo.
En la vilaĝo naskiĝis kaj plenumis sian junaĝon la pentristo István Csók (1865-1960). Li naskiĝis en la akvomuelejo, konstruita meze de la 1800-aj jaroj; nun protektita konstruaĵo.
- Loĝantaro: 840
- Telefona antaŭnumero en Hungario: 25
- Poŝta kodo: 7014