Sáta
El Vikipedio
Sáta estas vilaĝeto en nord-orienta parto de Hungario. La vilaĝo situas profunde en la montaro Bükk, apud la Naturparka Regiono de Lázbérc, inter belegaj montoj kaj arbaroj. La plej proksima urbo estas Ózd.
Oni povas alproksimiĝi la vilaĝon el la direktoj de Ózd, Miskolc kaj Eger sur ŝoseoj. La supra mapero ne montras la auto-vojojn kioj atingas la vilaĝon. Bonvolu klaki sur ĝi por la pli detala mapo. Transiras la vilaĝon la fervoja braklinio Eger-Putnok, tio ĉi linio enhavas stacion ankau en Szilvásvárad. Tiu ĉi vojaĝlinio kuras en unu el la plej belegaj natur-regionoj de Hungario. Proksime 500 familioj vivas en la vilaĝo en 13 stratoj.
La plej lasta oficiala indiko pri la nombro de la loĝantoj devenas el 1999, tiam ĝi estis 1492. En la vilaĝo funkcias telefona-, trinkakva-, tergasa kaj kloaka reto. La publikaj institucioj estas: vilaĝestrejo, elementa lernejo, infanĝardeno, biblioteko, apoteko, parokio, rk. preĝejo, policejo.