Saionji Masayuki
El Vikipedio
SAIONJI Masayuki (1943-2005), fakdelegito pri la Yumeiho-terapio en Tokio, mortis la 1-an de marto. Li famiĝis kiel ofta vizitanto de UK-oj, en kiuj li prelegis pri la Yumeiho-terapio kaj praktike demonstris ĝin. Li fondis Mondan Yumeiho-Societon, kiu fariĝis kunlaboranta FA de UEA en 2001. D-ro Saionji verkis kaj eldonis en Esperanto plurajn librojn pri sia kuracmetodo.