Salla
El Vikipedio
Salla | |||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
www.salla.fi | |||||
Gubernio | Laponia gubernio | ||||
Provinco | Laponia provinco | ||||
Fondita | 1857 | ||||
Areo | 5 872,47 km² | ||||
Loĝantaro | 4 573 | ||||
Finnlingvaj | 98,9% | ||||
Svedlingvaj | 0,2% |
Salla estas komunumo en Laponia gubernio en norda Finnlando. Salla situas en orienta Laponio ĉe la Rusia landlimo. Pro la milito Salla perdis en 1940 preskaŭ duonon el sia areo al Rusio. Tamen la rekonstruo progresis kaj en 1966 Salla havis pli ol 11 000 loĝantojn. Poste la loĝantaro malkreskis forte.