Sam Hawkens
El Vikipedio
Arbarano Sam Hawkens estas konata staturo el romano de Karl May Winnetou. Tio estas malgranda vireto en flikita mantelo de tia dikeco kaj dureco, ke ne trapenetros tra ĝi indianaj sagoj. Krome li portas perukon, ĉar ankoraŭ kiel junulo li kunpuŝiĝis kun grupeto de Pawneeoj, kiuj skalpis lin. Sed Sam estas tre kontenta kun la peruko, ĉar li povas demeti ĝin dum varmegaj tagoj.
Sam proprumas strangan, al branĉo simila, fusilon Liddy kaj rajdas hinon. Komune kun siaj du amikoj, Stone Dick kaj Parker Willy, li estis la unua instruisto de Old Shatterhand sur amerika Sovaĝa okcidento kaj de li ankaŭ devenas la milita nomo por Old Shatterhand. Sam Hawkens estas konata pro sia aldiraĵo "se mi ne eraras, hihihi".
Hawkens prezentiĝas ankoraŭ en romano Petrola princo, kie komune kun Winnetou, Hobble Frank, Hammerdull Dick kaj Holbers Pitt helpos al almigrintoj likvidi bandon de krimuloj. Pluajsortoj pri li ne estas konataj, sole en la kvara parto en libro pri Winnetou estas mencio pri tio, ke ĉirkaŭ la jaro 1900 li ankoraŭ vivas, kiam li venis viziti Dickon Hammerdull kaj Pitton Holbers ĝis ilia hotelo en Colorado.
En filmoj de May el la 1960-aj jaroj (La trezoro sur Arĝenta lago, Winnetou I, Winnetou III, Winnetou kaj mestizino Apanaĉi kaj en Winnetou kaj Old Shatterhand en Valo de morto) rolas Samon Hawkens germana aktoro Ralf Wolter.