Diskuto:Sankta Heleno
El Vikipedio
Ĉu Sankta-Heleno ne estus preferinda ĉar pli klara pri la signifo de la nomo?
La problemo povas aperi en multaj nomoj de lokoj kaj eklezioj kiuj rilatas al nomoj de sanktuloj, do necesus provi starigi regulon. Jen paĝo en PMEG kiu traktas pri tio: http://www.bertilow.com/pmeg/pmeg10/san.php
Laŭ tiu artikolo pri "San" oni uzu:
- aŭ la nacian nomon, Saint-Helena
- aŭ la neoficialan prefikson "San" por la nacilingvaj nomoj kiuj uzas "San/Saõ" (San Francisko, San Paŭlo),
- aŭ esperantigitan formon laŭ skribo aŭ prononco, Santo Domingo, Sent-Piero... do eblus ja uzi la nomon "Sent-Heleno"
- aŭ la oficialan prefikson "Sankta": Sankta Petro, Sankta-Heleno estas donitaj inter la ekzemploj en la artikolo.
Do malfacilas elekti. Oni ja povas uzi plurajn formojn per redirektoj sed ĉu oni elektu unu formon kiel la ĉefan formon? Persone kiam mi pensas franclingve pri "Saint-Hélène" mia emo estas traduki al Esperanto per Sankta-Heleno kaj same por Saint-Pierre -> Sankta-Petro... --Zav'
- Mi ankaŭ emas voĉdoni por "Sankta Heleno", sed laŭ tiu logiko mi ankaŭ devus preferi "La Anĝeloj" por nomi mian lokan urbegon... Ĉiuokaze, google-serĉado preferas "Sent-Heleno" (54) kontraŭ "Sankta Heleno" (12). Krom se S[ae]nk?t?a?[- ]Helenano esperantista aperas kaj diras, ke en sia lando oni nomas ĝin tiel aŭ ĉi tiel, mi rekomendas ke ni sekvu la uzado google-apogita. --Brion VIBBER
Denove kial SENT? Petro 26. Nov. 2005 18:38 (UTC)