San Juan Chamula
El Vikipedio
San Juan Chamula estas komunumo kaj distrikto en federacia ŝtatoChiapas, Meksiko, kun pli ol 50.000 loĝantoj. La komunumo situas ĉ. 10 km de San Cristobal de las Casas.
Chamula situas sur la Ĉiapasa altebenaĵo, en alto de 2.200 metroj, loĝata de la indiĝena cocila maja popolo, kiuj parolas la cocilan lingvon.
La urbo havas unikan aŭtonoman statuson en Meksiko, tio estas la meksika registaro devas peti permeson por tuŝi lokajn aferojn. La loĝantoj havas propran policon.
La ĉefa agrikultura produkto de la komunumo estas la maizo, faseoloj, terpomoj kaj brasikoj.
La lokaj virinoj teksas vestojn, litkovrilojn kaj suvenirojn ofte pri popolaj herooj.