Sankta Lukaso
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Karlovy Vary > Kapeleto de Sankta Lukaso < Turismo
SANKTA LUKASO (Kostel sv. Lukáše)
Ĝi estis konstruita antaŭ fino de la 19-a jarcento (precize la konstruaĵon oni komencis la 15-an de oktobro 1876 kaj la 26-an de junio 1877 ĝi estis jam konsekrita), laŭ projekto de D-ro Mothes el Leipzig. Iniciatintoj estis angloj, kiuj venadis tiam por kuracado. Interesa estas la turo. En la jaro 1996 oni pritraktis la rekonstruon, kiun bezonis ĉefe la tegmento.