Sant Cugat del Vallès
El Vikipedio
Sankt-Kugato de Valoj (katalune Sant Cugat del Vallès, hispane Sant Cugat del Vallés) estas urbo en Katalunio. Ĝi situas 10 km nord-okcidente de Barcelono, ĝiaj koordinatoj estas 41,47° N, 2,08° U. Sant Cugat estas preskaŭ kunfandita kun la apudaj urboj de Rubí kaj Cerdanyola del Vallès. Ĝi apartenas al la aglomeraĵo de Barcelona, kun kiu ĝi estas facile konektita per trajno.
La loĝantaro en 2005 estis 70.514 homoj. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskantaj urboj en la tuta Hispanio.
Ĝia plej grava monumento estas la granda Monaĥejo de Sant Cugat (Sankta Kugato aŭ Kukufato).
Aliaj konstruaĵoj estas la Fakultato de Arĥitekturo de la Politeĥnika Universitato de Katalunio, la Centro de Alta Sporta Trejnado, la elsendejoj de la Hispana Televido (TVE) kaj la Necia Arĥivo de Katalunio.
[redaktu] Esperanta movado
En Sant Cugat okazis en 1986 la 59-a SAT-Kongreso.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.santcugatobert.net Retejo de la Urbestraro
- http://www.museu.santcugat.cat/ La Monaĥejo de Sant Cugat