Sentabaka kulturo
El Vikipedio
Sentabaka kulturo. La tiucela movado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k. a. motivoj propagandas kaj progresigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefumantojn. Al ĝi utilas Esperanto por internacia kunlaboro kaj informservo. Esperantista Tabakkontraŭula Asocio, de 1929 nomita „Verda Kruco, laborkomunumo por Sentabaka Kulturo“ estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro A. Hloucha, Wien, kaj W. Mudrak, elektita afergvidanto. Kunhelpis ĉefe: M. T. Gueritte, s-ino E. L. Osmond, prof. F. Grimm, E. Koblische, B. Gluchowski, R. Horner (mortis en 1927), O. Bünemann, d-ro I. Joó, E. Urbach, A. Neupert („La Junularo“), „Libero“.
La Verda Kruco havas geinteresulojn en proksimume 20 landoj la adreso: Wien, I., Judenplatz 8.
Dum la V-a kaj VI-a Internaciaj Kongresoj kontraŭ Tabako en Praha, 1927, kaj Paris, 1929, estas aranĝitaj referatoj en kaj per Esperanto. La ĝenerala faka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materialon por la nacilingva fakgazetaro.
[redaktu] Literaturo:
- „Verkfolioj por Sentabaka Kulturo“,
- „La Tabako kaj la juna idaro“ (de Grimm),
ambaŭ elĉerpitaj. W. MUDRAK.