Serapeum
El Vikipedio
Serapeum estas templo dediĉita al Serapis, egipta-greka dio.
La plej fama serapeum estis tio de Aleksandrio en Egiptio, kie Serapis estis la patrono de la urbo. Ĝi estis konstruita de Ptolemeo la 3-a. Laŭ raportoj la serapeum estis la plej granda kaj impresa konstruaĵo en la greka kvartalo de Aleksandrio. La konstruaĵo enhavis ne nur la templon mem, sed ankaŭ filion de la granda biblioteko de Aleksandrio. Laŭ Strabono la serapeum troviĝis en la okcidenta parto de la urbo.
Laŭ edikto de la imperiestro Teodoso la 1-a, Teofilo, patriarko de Aleksandrio detruigis la serapeum.
Aliaj famaj temploj de Serapis ekzistis en Memphis kaj en Saqqara.
[redaktu] Bibliografio
- Pierre Chuvin, A Chronicle of the Last Pagans, Harvard University Press 1990
- Ramsay MacMullen, Christianizing the Roman Empire A.D. 100-400, Yale University Press 1984
- Robert Turcan, Cults of the Roman Empire, Blackwell 1996