Sergio Fajardo Valderrama
El Vikipedio
Sergio Fajardo Velderrama estas kolombia matematikisto kaj urbestro naskita en Medellín la 19an de Junio de 1956. Li estas urbestro de tiu ĉi urbo dum la periodo 2004.01.01—2007.12.31.
Enhavo |
[redaktu] La matematikisto
Li studis matematikon en la Universitato de la Andoj en Bogoto ĝis 1977. En la Universitato de Viskonsino en Madison (Usono) li atingis titolon de magistro en 1981 kaj doktoriĝis en 1984 pri matematiko. Li poste estis profesoro kaj direktoro pri esplorado en la Universitato de la Andoj, kaj profesoro pri matematiko en la sidejo de Medellín de la Nacia Universitato de Kolombio.
[redaktu] Matematikaj verkoj
- Contributions to the Model Theory of Probability Logics, lia doktoriĝa tezo, sub gvidado de profesoro H. Jerome Keisler
- Existence Theorems in Probability Theory, kun profesoro Keisler.
- Neometric Spaces, kun profesoro Keisler.
- Long Sequences and Neocompact Sets, kun profesoro Keisler.
- Libro Model theory of stochastic processes, ISBN 1568811675 (fortbindita) kaj ISBN 1568811721 (molbindita), kun profesoro Keisler, A.K. Peters, 2002.
- Solución de Problemas Existenciales, Bulteno de la Venezuela Matematika Asocio, ISSN 13154125, Nro 2, Vol. II, paĝoj 25-40, 1995.
- A completeness theorem for two parameter stochastic processes, Revista Colombiana de Matemáticas, Vol. 26a, 1-4, Societo Kolombia pri Matematiko, Bogoto,1992.
- Introducción a la teoría de modelos de los espacios de Banach, Lecturas Matemáticas, Vol. 12, Nroj 1,2,3, Societo Kolombia pri Matematiko, Bogoto,1991.
- ¿Cuándo dos procesos estocásticos describen el mismo fenómeno?, Lecturas Matemáticas, Vol. 10, Nroj 1,2 k. 3, Societo Kolombia pri Matematiko, Bogoto,1989.
- Intrinsic stochastic processes, Revista Colombiana de Matemáticas, Vol. 21, Nroj 2-4, Societo Kolombia pri Matematiko, Bogoto,1987
- Compacidad y decidibilidad de lógicas monádicas con cuantificadores cardinales, Revista Colombiana de Matemáticas, Vol 14, Nro 3, Societo Kolombia pri Matematiko, Bogoto, 1980.
[redaktu] Erdős-numero
Kvankam la matematika laboro ne estas nuntempa okupiĝo de S. Fajardo pro sia laboro en urba administrado, tamen, estas kuriozaĵo ke li havas Erdős-numeron 3. Jen kial:
- Paul Erdős mem havas Erdős-numeron 0
- Paul Erdős kunverkis kun Kenneth Kunen en 1881, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 1
- Kunen kunverkis kun H. Jerome Keisler, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 2
- Keisler kunverkis plurfoje kun S. Fajardo, do ĉi-lasta havas Erdős-numeron 3
Informo-fonto: Listo de kunaŭtoroj de Paul Erdős
[redaktu] Agado ekster matematko
Sergio Fajardo estis, i. a., direktoro de la Centro de Scienco kaj Teknologio de Antjokio, membro de la Nacia Konsilantaro pri Bazaj Sciencoj por la Kolombia Instituto por Disvolvado de Scienco kaj Teknologio, membro de la Nacia Komisiitaro por Magistrigo kaj Doktorigo, subdirektoro de tagĵurnalo El Colombiano, kaj skribisto por pluraj ĵurnaloj kaj gazetoj.
[redaktu] La urbestro
En la jaro 2000 li fondis movadon Compromiso Ciudadano ("Civitana Kompromiso"), kaj lanĉis sian kandidatecon por esti elektota kiel urbestro, en alternativo al tradiciaj partioj kolombiaj t.n. liberalismo kaj konservatismo.
La 26an de Oktobro de 2003, Sergio Fajardo Valderrama estis nomumita, per rekta popola voĉdonado, urbestro de Medellín por la periodo 2004.01.01—2007.12.31. En tiu elektado li atingis preskaŭ 45.7% el la balotoj, dum sia plej proksima konkuranto nur atingis 22%. La kampanjon favoran al sia elekto li faris i.a. disdonante mem persone flugfoliojn ĉe la stratoj.
Pro sia deveno el akademiaj medio kaj etoso, pro sia sendependo de politikaj partioj, kaj per sia laborado kiel urbestro de Medellín kun homgrupo de nova generacio —ne el tradiciaj partioj—, Sergio Fajardo fariĝis rimarkinda fenomeno en la nuntempa publika administrado en la kolombia nacio.
Li aplikas al publika administrado sian matematikistan penson kaj principojn; plurfoje li ripetis: "La unua paŝo estas kompreni bone la probemon, antaŭ ol komenci solvi ĝin"
[redaktu] Persona vivo
Krom matematikisto kaj urba administranto, Sergio Fajardo estas granda leganto kaj ŝatanto de literaturo, precipe de la verkaro de Jorge Luis Borges, Julio Cortázar, Alejo Carpentier, Manuel Puig, Juan Carlos Onetti, Mario Vargas Llosa, Mario Benedetti, William Faulkner, Vladimir Nabokov, Milan Kundera kaj José Saramago.
Li havas du gefilojn, Alejandro kaj Mariana, el sia unua geedziĝo, kun sinjorino María Clara Arboleda Castro. Poste li edziĝis al psikiatrino Lucrecia Ramírez Restrepo.