Sestaga milito
El Vikipedio
Arabaj-israelaj militoj
|
La sestaga milito estas la milito, kiu komenciĝis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko. La Israelanoj atakis unue, sed ili faris tion nur, ĉar la najbaraj arabaj ŝtatoj, gvidataj de la Egipta prezidanto Nasser, estis amasigantaj siajn armeojn ĉe la limo kun Israelo kaj donis multajn signalojn, ke ili intencis baldaŭ ataki Israelon kaj forviŝi ĝin. La milito daŭris nur ses tagojn, kaj la israelanoj gajnis surprize facile kontraŭ tri ŝtatoj multe pli grandaj ol ilia. Dum la milito, Israelo kaptis la teritoriojn de Cisjordanio, Gaza kaj orienta Jerusalemo, kaj neniam forlasis ilin. Ankaŭ la duoninsulo de Sinai estis okupita de la Israela armeo, sed ĝi estis redonita al Egiptio en 1979, kadre de pac-interkonsento. La israela generalo Moŝe Dajan fariĝis nacia heroo por la israelanoj. En la araba mondo, la malvenko estis konsiderata kiel senprecedenca katastrofo en araba historio.