Sidney S. Culbert
El Vikipedio
Sidney Spence CULBERT (1913 - 28-a de oktobro, 2003) estis profesoro pri psikologio de la Universitato de Vaŝingtonio, kiu komencis studi Esperanton, dum li lernis ĉe la lernejo Stadium High School en Tacoma en 1931. Antaŭ ol profesoriĝis, li laboris dum jaroj inĝeniere ĉe la aviadila firmao Boeing Dum 20 jaroj, li esploris la nombron da parolantoj pri diversaj lingvoj ĉirkaŭ la mondo. Li decidis (1988) bazite de scienca esploro ke estas 1,6 milionoj da Esperanto-parolantoj en la mondo. Li naskiĝis en Miles City, en la orienta parto de Montano. Krom la esploroj pri la parolantonombroj de lingvoj, li faris gravajn kontribuojn al la studoj pri percepto; liaj eltrovoj influis la planadon de la instrumenta ŝaltilaro en la aviadilo Boeing 707. Li partoprenis la fondadon de la Fako pri Lingvistiko en la Universitato de Vaŝingtonio, sed li mem restis en la Fako pri Psiĥologio, ĉar en lingvistiko lin interesis ĉefe demandoj, al kiu tiutempe pli atentis la psiĥologoj ol la lingvistikistoj.
[redaktu] vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- Nekrologo de Associated Press (en angla lingvo)
- Alia pli longa nekrologo pri Sidney kaj lia edzino Ruth (en angla lingvo)
- Memora paĝo (en Esperanto)