Simon Aarse
El Vikipedio
Simon Aarse (23-a de decembro 1900 – 1995? ) estis nederlanda esperantisto.
Li lernis Esperanton en 1930 kaj aktivis en la SAT-movado, kiu aranĝis multajn kursojn kaj paroladojn ne nur en Nederlando, sed ankaŭ en Svedujo. Liaj artikoloj kaj tradukoj aperadis en la gazetaro, interalie en Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.
[redaktu] Verkoj
- Naciismo kaj esperantismo (Broŝurservo de SAT, 1981)
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |