Sinekdoĥo
El Vikipedio
Sinekoĥo estas parolfiguro kiu prezentas specon de metaforo en kiu:
- Parto de io estas uzata por la tuto,
- La tuto estas uzata por parto,
- Specio estas uzata por la genro,
- La genro estas uzata por specio, aŭ
- La substanco el kio io fariĝas estas uzata por tiu aĵo.
Sinekdoĥo, aldone al iaj formoj de metonimio, estas unu el la plej ordinaraj manieroj karakterizi fikcian karakteron. Ofte, iu estas konsekvence priskribata per unu sola korpoparto, kia la okuloj, kiu iĝas reprezenta la tutan personon.
Ankaŭe, sonetoj kaj aliaj formoj de ampoezio ofte uzas sinekdoĥoj por karakterizi la amaton per terminoj de individuaj korpopartoj prefere al la tuta, kohereca memo. Tiu kutimo aparte oftas en la Petrarka soneto, kie la idealigita amato ofte estas priskribata parton post parto, de kapo ĝis piedpinto.
[redaktu] Ekzemploj
- Parto de io uzatas por la tuto:
- manoj aludas al laboristoj, kapoj al bovo(in)j, botoj por soldatoj, fadenoj al vestoj, radoj al aŭtomobiloj, buŝoj manĝigendaj al malsataj homoj, blankaj haroj al maljunuloj, La Preso al novaĵ-industrio;
- La tuto uzatas por parto:
- la polico por manpleno da policanoj, korpo por la centra parto, ridetanta jaro por printempo, la Pentagono por la superaj generaloj en La Pentagono, la Blanka Domo por la pezidento de Usono kaj ties asistantoj,
- antikva ekzemplo estas la Faraono por la reĝo de Egiptio (faraono origine signifis "palaco", "Granda Domo" aŭ "Domo de Ptaho" [citaĵo bezonata]
- Specio uzatas por genro:
- La genro uzatas por specio:
- kreitaĵo por homo, lakto por bovina lakto
- `La substanco el kiu io fariĝis uzatas por la kompleta faritaĵo:
- plasto por kredit-karto,
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Endoforo
- Ekzoforo
- Metaforo
- Koncepta metaforo
- Parolfiguro
- Metonimio
- Pars pro toto
- Totum pro parte
[redaktu] External links
(angle) Synecdoche el Silva Rhetoricæ: The Forest of Rhetoric
(angle) Ekzemploj el Figures of Speech — It Figures:
- (angle) Pimp My Hair
- (angle) New Airport Activity: The Face Toss
- (angle) We Are What We Watch