Skizoj pri Teorio de Esperanto
El Vikipedio
Skizoj pri Teorio de Esperanto. Verkis E. Drezen. Libro dulingva (E kaj rusa). Ekrelo 1931, 84 p. „La libro prezentas al ni skize ĉiujn lingvajn demandojn de E, ĝi traktas el ĝenerala vidpunkto gramatikon, fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon, etimologion, parolas pri la evoluo kaj ŝanĝo de lingvoformoj, konsideras la diversajn vojojn de la lingvoprogreso. Ĝi enhavas multajn interesajn kaj aprobindajn opiniojn pri ĉi tiuj punktoj.“ (Kopar, „L. M.“, 1932 p: 111.)