Socia genro
El Vikipedio
Genro, krom esti gramatika koncepto, moderne uziĝas por paroli pri la socia konstruo de sekso.
En feminisma kaj kvira teorio, oni distingas sekson, la fizikan fakton de esti masklo, femalo, aŭ interseksa, disde genro, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ la fizika fakto, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, aŭ transgenrulo.
Kelkaj aspektoj de genro estas:
- nomo kaj respekttitolo;
- aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo k.t.p.;
- vestaĵoj;
- sinteno;
- interna identiĝo.
Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies genro kaj ties sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforto.
Homo, kiu kredas ke la socia genro asignita al si laŭ sia sekso je naskiĝo estas malĝusta, estas transgenrulo; homo, kiu nete kredas sin ano de la genro kontraŭ la sekso je nasko, estas transseksulo. Transgenruloj kaj transseksuloj ofte decidas sekvi terapion, ekzemple hormonadon, plastikan ĥirurĝion, aŭ seksŝanĝ-operacion, por modifi sian korpon por akordi kun sia genro.
Kelkaj genro-teoristoj kredas ke eĉ fizika sekso estas parto de genro, ĉar beboj kies korpoj falas ekster arbitrajn normojn pri formo kaj grandeco de generiloj ofte estas taksitaj interseksaj kaj ricevas ĥirurĝion por malambiguigi la generilojn.
Alia teorio uzas la vorton genro por signifi ĉiujn vivaspektojn kiuj povas rezulti je diskriminacio, identiĝo kiel grupano, k.t.p., inkluzive de sekso, genro kiel priskribita supre, raso, seksa orientiĝo, religio, klaso, subkulturo, k.t.p.