Sovata
El Vikipedio
Sovata (hungare: Szováta) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro de Gurghiu laŭ la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureş. Ĝi estas la plej grava refriŝigeja kaj baneja urbo de Rumanio pro la sallagoj ĉi tie troviĝantaj. Ĝia plej granda lago nomiĝas Lacul Ursu. En 1910 ĝi havis 2 mil 826 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 mil 050 (89% hungaroj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1602. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre apartenas al ĝi Căpeţi, Ilieşi, Sărăţeni kaj Săcădat.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Kázmér Domokos (1606-1677), franciskano, ordenestro en Şumuleu, episkopo, estro de franciskanoj en Transilvanio
- Kálmán Dékáni (26-a de novembro 1875 - Nagysajó, 9-a de oktobro 1925) historiisto
- Endre Kusztos tie vivas.
- Vince Bocskai, skulptisto.