Spock
El Vikipedio
Spock aŭ Mr. Spock (antaŭnomo ne prononceblas) estas eble la plej konata karaktero en la scienc-fikcia serio Star Trek, ludata de la aktoro Leonard NIMOY.
Spock estas ano de la planedo Vulkanio, la filo de ambasadoro Sarek kaj lia teranina edzino, Amanda Grayson kaj la duonfrato de Sybok. Li estis unua oficiro (scienca oficiro) de la spacŝipo Enterprise. Spock estas granda, havas nigran hararon, verdan sangon kaj akrajn brovojn kaj orelojn. Kiel ĉiuj vulkanoj, Spock ĉiam agas strikte logike kaj ne montras iujn ajn emociojn. Li estas iom telepatie kapabla, scipovas la konscian kunfandiĝon kaj ekkonas bone kun la tera literaturo. Post la 5-jara esploradomisio de la Enterprise kaj kelkaj aliaj aventuroj, Spock iĝas ambasadoro de la Federacio, kiel sia patro.
Dum la fruaj 2370-oj, Spock provas kaŭzi pacon inter la du popoloj sur la romulanaj hejmplanedoj Romulo kaj Remo. Estas nekonate, ĉu li ankoraŭ vivas aŭ ne.