Spokil
El Vikipedio
Spokil estas volapukido, aŭ "sistema lingvo por internacia uzado", kreita en 1890 kaj publikita en 1900 kaj 1904 de kuracisto el La Bourboule, Adolphe Charles Antoine Marie Nicolas (1833-?), eks-volapukisto. Nicolas prezentis sian projekton al Delegacio por alpreno de la lingvo internacia en 1906. Laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, Dro. Nicolas emfazis kiel avantaĵo de sia sistemo fondita sur aprioraj principoj, ke ĝi estas konstruita laŭ solida studo pri la leĝoj de mnemoteĥniko kaj sekve estas aparte facile memorebla. Tamen li preskaŭ ofensis kiam Jespersen volis komenci ekzameni lin pri lia propra vortolibro, kaj tiel ŝajnis ke li ne povis memori la vortojn kiujn li mem kreis.
Patro Nia: Mael nio, kui vai o les zeal; Aepseno lezai tio mita. Veze lezai tio tsaeleda. Feleno lezai tio bela, uti o zeal itu o geol. Demai da ni itu ebilai da gelenelas nio. E no apidai ni o fismena. Stu nibai ni le sfail.
Nombroj (1-10): ba, ge, di, vo, mu, fa, te, ki, po, nu.
[redaktu] Bibliografio
- MEMOIRES DE LA SOCIETE NATIONALE D'AGRICULTURE, SCIENCES ET ARTS D'ANGERS. LACHESE ET Cie, IMPRIMEURS-LIBRAIRES, ANGERS, 1901, cinquième série, tome III, année 1900, IN 8°, broché, 380 p. + supplément de 31 p.
- MEMOIRES DE LA SOCIETE NATIONALE D'AGRICULTURE, SCIENCES ET ARTS D'ANGERS. GERMAIN ET G.GRASSIN, IMPRIMEURS-EDITEURS, ANGERS, 1904, cinquième série, tome VII, année 1904, IN 8°, broché, 550 p.
- Nicolas, Adolphe Charles Antoine Marie
Spokil. Langue internationale. Grammaire, exercises, les deux dictionnaires
Paris: Maloine, 1904 (272+ p.)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.