Srinagaro
El Vikipedio
Srinagaro (sanskrite, श्रीनगर, Śrīnagar, Shrinagar) estas en somero la administra sidejo de la barata federacia ŝtato Jamu kaj Kaŝmiro en la okcidenta Himalajo kaj sidejo de la distrikta administrejo. Koordinatoj: 34° 5′ 28" n. lat., 74° 48′ 22" or. lat.
[bildo: Dharamsala_indien.jpg]
La urbo havas 894.940 loĝantojn, en la urbaro loĝas 971.357 homoj (stato: 2001-03-01). Srinagaro situas je 1.730 m super marnivelo centre en la altbaseno de Kaŝmiro, ĉe la rivero Jhelam kiu deakvigas la tutan basenon.
La urbo estis fondita de la reĝo Pravaraseno ĉirkaŭ la jaro 1.
La universitata urbo Srinagaro (Kashmir University) estas grava turisma centro.
[bildo: Srinagar_city_1959.jpg]
Srinagaro havas templon el la 7-a jarcento, [[fortikaĵo|fortikaĵon] el la 16-a jarcento kaj budhismajn ruinojn proksime de la urbo. En la malnova urbo, ĉe la okcidenta lagobordo, troviĝas la granda moskeo Hazrat-Bal.
La hinduisma montotemplo Shankaracharya (ankaŭ: Takht-e-Suleiman), konstruita en -371, troviĝas en 3.352 m da alteco sur la samnoma monto en viddistanco de la urbo kaj havas la plej malnovan relikvan kofron de Kaŝmiro.
Enhavtabelo
1. Tombo de Yuz Asaf
2. Ekonomio
3. Literaturo
4. Retligoj
Tombo de Yuz Asaf
Srinagar estas laŭ opinio de la Ahmadiyya Muslim Jamaat la mortloko de Jesuo Kristo nomata Yuz Asaf. La tombodometo troviĝas en la strato Khanyar. Sed Ghulam Ahmadasertas, ke Yuz Asaf troviĝas en la islama kofro Rozabal (ankaŭ: Rauzabal) en la urba distrikto Mohala Kan Yar.
En la tombo estas entombigitaj pluraj homoj. Sed dum la tomboj de ĉiuj aliaj personoj estas direktitaj, laŭ islama tradicio, en nord-suda direkto, la tombo de Yuz Asaf estas escepto kaj kuŝas laŭ juda tradicio en orient-okcidenta direkto.
Ekonomio
En la urbo produktiĝas tapiŝoj, kupraj kaj arĝentaj varoj, ledo kaj silko.
Srinagar estas koncernata de la Kaŝmir-konflikto, laste - la 6-an de aprilo 2005 - okazis brulatenco al konstruaĵo de la turist-oficejo.
[bildo: 800px-Market_boats_on_Mar_Canal_Srinigar.jpg] Merkataj boatoj sur la kanalo Mar en Srinagaro ĉirkaŭ la jaro 1900 (pentrinto: Edward Molyneŭ)
Literaturo [prilaborenda]
Retligoj
- Oficiala teksejo (angle) http://srinagar.nic.in/
- turismaj informoj (touristplacesinindia) (angle) http://touristplacesinindia.com/srinagar/about-srinagar.html
[bildo: Srinagar.jpg]
Vido sur la lagon Dal kaj la urbon Srinagaro
[Elgermanigita el http://de.wikipedia.org/wiki/Srinagar]