Stanislav Kamarýt
El Vikipedio
Esperanta Kulturo - Esperantlingva literaturo - Ĉeĥio - Stanislav Kamaryt
Stanislav KAMARYT, postmilite Stanislav KAMARÝT (1893-1956), doktoro de filozofio, gimnazia direktoro en Chotěboř. Liaj ĉefverkoj estas Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-Movado en Ĉeĥoslovakio. Tradukinto de la teatra dramo de Vit. Nezval Ankoraŭ hodiaŭ subiras la suno saper Atlantido. Kamaryt estis ĉefredaktoro de unu el la plej bonaj naciaj revuoj Esperantistaj, gvidanta personeco de la ĉeĥoslovaka Esperanto-movado ekde ĝia komenco dum la tutaj jardekoj; eksperto pri la lingvaj kaj organizaj demandoj. Ĉefredaktoro de la fama ampleksa verko Ĉeĥoslovaka antologio. En la ĉeĥa lingvo li verkis: Mezinárodní jazyk(La Internacia Lingvo), O dvojí pravdě (Pri Du Veroj) kaj O jednoznačnosti mravního soudu (Pri Unusenseco de la Morala Juĝo). Li estas aŭtoro de multaj eseoj, filozofiaj traktaĵoj kaj artikoloj, ankaŭ Filozofia Vortaro (1934). Traduko: Unua Slovaka Kristana Princo laŭ D-ro J. Hodal.
Stanislav KAMARYT (kamarit), ĉeĥo, d-ro fil, prof. de reallernejo en Bratislavo, filozofia kaj popularscienca verkisto ĉeĥoslovaka. Nask 10 nov. 1883 en Veleŝin. E-isto de 1900. Laboris inter unuaj pioniroj de la movado en Praha, organizis la movadon en Bohemujo kaj poste daŭre en Ĉeĥoslovakujo en gvidaj funkcioj sukcese klopodis precipe pri oficiala enpenetro de E en la lernejojn. Estis ĝenerala sekr. kaj prez. de Bohema AE; de la fondo vicprez., 1930 prez. de ĈAE. Prez. de 13-a UK. Red. kaj kunred. Bohema E-isto; La Progreso. Verkinto de multaj originalaj kaj trad. artikoloj, plue Int. Lingvo (ĉehlingve), 1921, Slovaka ŝlosilo, 1929 kaj Filozofia Vortaro, 1933. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.