Stefano la 4-a de Hungario
El Vikipedio
Stefano la 4-a de Hungario (n. ĉ. 1133, Hungara Reĝlando – m. 11-an de aprilo 1165, Zimony (hodiaŭ Zemun, Jugoslavio)) estis hungara (kontraŭ)reĝo, membro de la Arpad-dinastio. Li agadis kiel tronpostulo, per bizanca apogo, kontraŭ lia nevo, Stefano la 3-a.
Lia patro estis hungara reĝo (blinda) Béla la 2-a, lia patrino estis la serba princino Ilona. Lia pli maljuna frato, la reĝo Geza la 2-a donacis al li en 1152 rangon de princo, seli volis pli kaj post 5 jaroj volis akiri tronon de la frato. La komploto malsukcesis kaj li fuĝis al Bizanco, kie li trovis fuĝejon kaj eĉ apogon de Manuele la 1-a, kiu edzigis lin kun la nevino Komnena Maria.
Post morto de Geza la 2-a, li volis denove akiri la hungaran tronon, sed oni kronis en junio de 1162 lain nepon kiel Stefano la 3-a. La opoziciuloj kronis unu monaton poste la pli junan fraton de Stefano, kiel Ladislao la 2-a. Post kiam oni venenis lian fraton, li estis kronita la 27-an de januaro 1163 keil Stefano la 4-a, sed nur duonoficiale, ĉar la ceremonion faris la episkopo de Kalocsa kaj ne la episkopo de Esztergom, kiu devintus fari tion oficiale. Eĉ tiu laste malbenis Stefanon la 4-an. Stefano la 3-a atakis lin samsomere kaj venkis lin per germana helpo, la 19-an de junio ĉe Székesfehérvár. Stefano la 4-a denove fuĝis al Bizánco kaj per apogo de Manuelo provis akiri la potencon en la sekvaj du jaroj, sed sensukcese. Oni ekatakis en aprilo de 1165 la fortikaĵon de Zimony kaj finfine venenis lin la propraj homoj. Oni entombigis en Zimony, sed la restaĵoj poste estis transliveritaj al Székesfehérvárra.