Stephon Marbury
El Vikipedio
Stephon Xavier MARBURY (naskiĝis la 20-an de februaro 1977 en Brooklyn, Novjorkio) estas usona basketbal-ludisto en la profesia ligo NBA. Ekde 2004 ludas en New York Knicks. Marbury altas 1,88 m kaj ludas sur pozicio Point Guard.
Li reklamas sian sportŝuon kun lia moknomo Starbury. Li kunlaboris en tio kun Steve & Barry's kaj volis prezenti, kiom kostas ŝuo sen aldonaj reklamaj kostoj. Li ricevis neniom da pago pro la reklamado, sed li ricevas procenton je ĉiu vendita ŝuo.