Strukturo de betono
El Vikipedio
A. BETONAJ ELEMENTOJ
betona elemento - la plej simpla speco de betona konstrukto kaj strukturo en prikonsidero de statika efiko de la elemento
premata elemento - elemento streĉata precipe per premo, t.s. per normala forto efikanta encentre aŭ ekstercentre, paralele al la laŭlonga akso de la elemento
tirata elemento - elemento streĉata precipe per tiro
fleksata elemento - elemento streĉata precipe per flekso (inkluzive de tondo); ties ĝenerala reprezentanto estas balko, en la fako de betono la elemento estas nomata trabo
verga elemento - elemento, kies sekcodimensioj estas orde egalaj kaj kies longo estas forte pli granda kompare kun la dimensioj de la sekco; modelo de la elemento estas reduktita al unudimensia mezlinio. Dominanta streĉo estas premo (kolono, piliero), flekso, tondo (trabo) kaj tiro (tirvergo, kablo)
kolono - rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas
trabo - balka verga elemento, kiu havas plenprofilan sekcon (ĉe betono kaj ligno) aŭ ekz. I-forman (ĉe ŝtalo), kaj estas streĉata precipe per flekso, tondo, ev. ankaŭ tordo; en konstrufako ĝi distingiĝas kiel plafontrabo (solivo), ĉeftrabo, framtrabo; la ĉefaj materialoj: ligno, armita betono, ŝtalo
slabotrabo - trabo, kiu estas fikse ligita kun slabo, plej ofte en la supra premata zono, kiel okazas ĉe traba plafono; ambaŭ partoj statike efikas kune (trabo kun la sekco T k.s.)
tirvergo - verga elemento de arka aŭ romplinia konstrukto transprenanta horizontalan komponenton de oblikva premforto je subapogiloj, aŭ elemento plenumanta funkcion de pendigilo (plej ofte kiel ŝtala elemento)
area elemento - elemento, kies du dimensioj estas orde egalaj kaj kompare kun ili la dikeco estas orde malpli granda; modelo de la elemento estas reduktita al dudimensia mezebeno, kiu prezentas esencajn proprecojn de vanda aŭ slaba karaktero de elemento:
- vanda efiko: ŝarĝo efikas en la mezebeno,
- slaba efiko: ŝarĝo efikas orte al la mezebeno,
- slab-vanda efiko: kombino de slaba kaj vanda efiko
vando - ebena area elemento, kutime vertikala, streĉata precipe per premo, en specialaj kazoj per tiro ev. tondo en ties mezebeno
slabo - ebena area elemento streĉata precipe per flekso kaj tondo en la orta direkto al ĝia mezebeno, en la kazo de ambaŭdirekta efikado de slabo aperas en la slabo tordmomantoj
Unudirekta slabo - slabo apogita ĉe du kontraŭaj, kutime paralelaj flankoj de sia periferio
kontinua slabo - slabo (same pri trabo, balko) en direkto de porta armaturo etendiĝanta trans pli ol du subapogiloj, statike nedeterminita; la gradon de statika nedeterminiteco esprimas nombro de internaj subapogiloj, la randa enfikso altigas la nedeterminitecon je unu grado
kantilevra slabo - slabo enfiksita (ankrita) ĉe unu flanko de sia periferio, la ceteraj flankoj estas neapogitaj. (Rim.: La formo "konzola" estas uzebla, tamen ĝi rilatas pli al verga trabo)
dudirekte efika slabo - slabo apogita en tia maniero, kiu rezultigas deformiĝon de la slabo en du reciproke ortaj direktoj (dukurbeca ebeno); ĝian dimensiadon decidas efikoj de ŝarĝo en ambaŭ direktoj
slabo apogita tutperiferie - slabo apogita en ĉiuj flankoj de sia periferio; ĉe plane ortangula slabo laŭ armigo ĝi estas identa kun la slabo dudirekte efika, art. 197.24
betona konstrukto - konstrua konsistaĵo de elementoj el betono kaj ŝtalbetono kiel parto de tuto aŭ mem la tuto, servanta por destinita celo (konstrukto de ŝtuparo, de ponto, de konstruaĵo); konstruktoj distingiĝas laŭ materialo, teĥnologio, prilaboro
balko - unuverga elemento (trabo), vando (vanda balko) aŭ verga plurelementa konstrukto (truso, solvo laŭ Vierendeel) kuŝigita sur la subapogiloj kaj streĉata per eksteraj fortoj flekse aŭ flekse kaj torde; balkoj distingiĝas, 1. laŭ nombro de subapogiloj (simpla, kontinua), 2. laŭ speco de subapogo de ekstremoj (ŝoveble apogita, enfiksita, artika, konzola, sur elasta grundo), 3. laŭ speco de ŝarĝo (unuforme etendita, soleca), 4. laŭ ŝanĝiĝo de sekco laŭlonge (kun konstanta aŭ varia sekco, romplinia), 5. kantilevra
vanda balko - ebena area elemento, streĉata precipe per flekso kaj tondo en la ebeno de la elemento; la rilato de ĝia sekco-alto al la spano estas kutime pli granda ol 1:4 (konvencio)
Vierendeel-balko - frama konstrukto destinita por transigado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj kunigitaj flekse rigide. Unuopaj elementoj (membroj, vertikaloj) estas streĉataj per kombino de normalaj fortoj (premo kaj tiro), flekso kaj tondo. La fleksa rigideco estas granda kaj dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj
arko - kurboforma konstrukto streĉata precipe per premo. Neunuformeco de ŝarĝo kaj neakordo de la formo de arko kun la rezultanta linio de efikanta ŝarĝo kaŭzas streĉadon ankaŭ per flekso kaj tondo. Arka konstrukto ordinare efikas per grandaj horizontalaj fortoj je subapogiloj
volbo - area spaca aŭ verga arka konstrukto, kiu ne kapablas kontraŭefiki tiran streĉon. Volbo estas streĉata per premo, ev. per premo kombinita kun malgranda flekso, se la rezultanto de fortoj restas en la kerno de sekco. Por volbo kaj ĝia efiko estas decida la kapto de horizontalaj fortoj sur la subapogiloj
ŝelo - kurbarea spaca maldika konstrukto, kiu transigas eksteran ŝarĝon precipe per normala efiko - preme aŭ tire, en limigita grado ĝi povas esti streĉata ankaŭ per fleksmomantoj; por funkciado de ŝelo estas decida kapto de horizontalaj fortoj ĉe la subapogiloj
faldoslabo - slaba ŝelo konsistanta el maldikaj slaboj, kies transversa sekco prezentas mezlinion kiel romplinion, unuopaj slaboj estas en laŭlongaj eĝoj kunigitaj fikse aŭ helpe de rektliniaj artikoj, ambaŭ frontaj subapogaĵoj estas en vertikala ebeno rigidaj
Truso - konstrukto destinita por transportado de precipe fleksefika ŝarĝo, konsistanta el vergaj elementoj (membroj, vertikaloj, diagonaloj) kutime kunligitaj kvazaŭ artike kaj streĉataj per tiro kaj premo. Trusa konstrukto kiel tuto distingiĝas per granda fleksa rigideco en sia propra ebeno, ĝi dependas de la distanco inter premata kaj tirata membroj
'vertikala rigidiga elemento - vertikala stabiliga elemento, kiu transigas horizontalajn fortojn, ekz. de vento, efikantajn je konstruaĵo. Simile kiel la elemento povas funkcii plurelementa vertikala rigidiga konstrukto (sistemo), ekz. kerno.
rigida framo - konstrukto konsistanta el vertikalaj (kolonoj) kaj horizontalaj (framtraboj) vergaj elementoj, kiuj kruciĝas en rigidaj nodoj; elementoj de framo estas streĉataj precipe per premo, flekso kaj tondo, en iuj kazoj per tiro; rigida framo funkcias ankaŭ kiel stabiliga sistemo de konstruaĵo
kerno - spaca rigida konsistaĵo de vandoj en formo kutime fermita, kies unuopaj areaj elementoj estas streĉataj per kombinita slab-vanda fortefiko; kerno kiel tutaĵo estas streĉata precipe per premo, flekso kaj tondo. Kernoj estas uzataj kiel stabiligaj konstruktoj en altaj konstruaĵoj (vertikalaj komunikaj spacoj)
betona prefabrikaĵo - memstara antaŭfabrikita kaj unuope muntata parto de betona konstrukto kaj strukturo, priskribebla ankaŭ kiel antaŭfabrikita betona elemento
kontakto - loko en la konstrukto, en kiu per junto kontaktas du aŭ pli da aparte muntitaj elementoj, je kiuj la konstrukto estis dividita pro kialo teĥnologia aŭ alia
jungo - interliga aranĝo, kiu garantias fiksan aŭ artikan kunligon de du aŭ pli da elementoj, resp. fiksan aŭ artikan alligon de nova elemento al konstrukto.
junto - la kuniga interspaco inter du elementoj aŭ inter du tavoloj de la sama materialo, se pro iu ekstera kaŭzo la apartigo estas konstatebla; inter du elementoj junto povas esti plenigita per gluo, mastiko, mortero k.s.
labora junto - junto dividanta monolitan konstrukton laŭ etapoj de sinsekva betonado, kiam en paŭzoj la betono parte hardiĝis; lokigo de la junto devas esti statike sekura
dilata junto - intence farita junto dividanta konstrukton kaj ankaŭ konstruaĵon je memstaraj partoj, kiuj el la statika vidpunkto ne estas interligitaj kaj povas mem kontraŭstari volumenajn ŝanĝojn de betono, ŝanĝojn elvokitajn per temperaturo k.s., kaŭzantajn nur negravan streĉon.
rekta surmeto - surmeto de porta elemento sur la subapogan elementon tiel, ke fortoj aperantaj en la kuŝloko efikas en la premata zono de la suba portanta elemento
'enfikso de elemento - speco de jungo, kiu prezentas unu elementon ligitan al la alia fikse, t.s. reciproke senmove; el statika vidpunkto la fikso povas esti parta, rigida (plena) aŭ elasta
B. BETONAJ STRUKTUROJ
strukturo - 1. sistemo, en kiu estas kunaranĝitaj diversaj partoj de konstruo; 2. Maniero, en kiu diversaj partoj de homa kreaĵo estas kunaranĝitaj en unu tuton
Betona strukturo - strukturo de konstruaĵo, kiu prezentas portan sistemon el betono: skeletan, vandan, kombinitan
Monolita strukturo - strukturo, kies unuopaj elementoj estas betonataj rekte en la loko de sia statika efiko kaj formas kun la ceteraj elementoj de la strukturo kompaktan, resp. unupecan tuton - dilatunuon
Munt[ebl]a strukturo - strukturo, kies unuopaj elementoj estas fabrikataj aparte ekster la loko de sia konsiderata statika efiko, kiel prefabrikaĵoj; en la etapo de konstruado la prefabrikaĵoj estas munte fiksataj jam pretaj
Frama strukturo - statike nedeterminita strukturo formata precipe per vergaj elementoj: kolonoj (fostoj), framtraboj (rungoj)
Skeleta strukturo - framaj strukturoj (art. 215.3) kaj neframaj strukturoj kun centre streĉataj kolonoj kaj nur slaboj kiel horizontalaj portaj elementoj; la neframa strukturo bezonas vertikalan rigidigan sistemon, ekzemple kernon
C. BAZAJ NOCIOJ EL LA STATIKO DE BETONO
kuba firmeco de betono - meza premfirmeco de betono konfirmita per ekzameno difinita en teĥnika normo; kutime oni ekzamenas garnituron de tri kuboj de difinita grandeco, elfaritan, tenatan kaj preme ekzamenatan laŭ norme preskribita maniero
marko de betono - nombra esprimo de kuba firmeco de betono de certa klaso (konvencia firmec-nivelo), sub kiu ne povas malaltiĝi la mezvaloro determinita laŭ rezultoj de ĉiuj kontrol-ekzame-noj pri kuba firmeco de koncerna betono; disdivido de la firmeco al klasoj en naciaj normoj varias
norma streĉado - lima valoro de koncerna streĉado (firmeco, cedolimo); ĝi povas esti atingata per teoria kalkulo aŭ kiel mezvaloro de rezultoj en ekzamenoj garantiantaj preskribitan fidindecon
kalkula streĉado - norma streĉado multiplikita per koeficientoj, kiuj konsideras analizon de ŝarĝado kaj spertojn en la rilato al t.n. limaj statoj.
lima stato - unu el statoj, ĉe kiuj strukturo, konstrukto aŭ fundamento ĉesas senmanke kaj plene sekure servi al sia destino; oni distingas liman staton de a) porteblo, b) deformiĝo kaj c) apero kaj evoluo de fendoj
ŝarĝeblo de konstrukto - la plej granda valoro de ŝarĝo, ĉe kies transpaŝo la konstrukto ĉesas servi al sia destino
ŝarĝeblo de sekco - la plej granda valoro de fleksa momanto, de aksa aŭ puŝa forto en la rilato al la juĝata sekco, ĉe kies atingo aŭ transpaŝo ekestas la lima stato, ekz. rompiĝo de betono, supernorma longiĝo de armaj enmetaĵoj k.s.
porta zono de sekco - parto de sekco, kiu estas bezonata por transigado de internaj fortoj; tiun parton oni traktas en statika kalkulo
premata zono - parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per premo
tirata zono - parto de sekco de porta betonelemento, en kiu betono en la esplorata fazo de funkciado estas streĉata per tiro
efika alto de sekco - distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la premata sekcorando de la fleksata betonelemento
brako de internaj fortoj - distanco de la sekcocentro de kalkulebla tirata armaturo disde la rezultanto de normalaj fortoj en la premata sekcozono de la fleksata betonelemento