Sufiksoj neoficialaj
El Vikipedio
Sufiksoj neoficialaj. El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l' pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrovinto (ŝtonizi vojon, salizi koloidsolvaĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi nervon). Krome tre ofte oni renkontas enda (farenda: kion oni devas fari). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scienco anatomo-anatomio. KALOCSAY.
Noto de M. C. Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe „anatomo“ deriviĝas de „anatomio“ (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it, hiper-, k. c., pri medicino, botaniko, ĥemio, k. s.