Supereco de E super la naciaj lingvoj
El Vikipedio
Supereco de E super la naciaj lingvoj. Kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de E) estis eble al d-ro Z starigi riĉan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingverojn, en la lingvo E la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn. (Estas vere, ke en la nuna momento la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenas 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan E havas pli ol 10.000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene: Finaĵoj 12. - Afiksoj 53. - ilataj vorto 205. - Radikoj 10.000, dum la Enciklopedia vortaro de Eugen Wüster entenas ĉirkaŭe 18.000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.)
Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas E.
Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la mil regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naturaj lingvoj. STAMATIADIS, Nova gram. libro.