Szank
El Vikipedio
Szank [sank] estas vilaĝo en Hungario, departemento Bács-Kiskun, kun proksimume 2650 loĝantoj, unuafoje menciita dum la jaro 1451, sendependa vilaĝo ekde 1874.
Ĝi situas inter la riveroj Tiso kaj Danubo, 8 km de Kiskunmajsa. La komunumon trapasas la etŝpura fervojo de Kecskemét-Kiskunmajsa, ekde 1928.
- katolika kirko de Magyarok Nagyasszonya (1898)
- reformata kirko el 1907
- kolektaĵo Szabó Béla