Teĥnologio de betono
El Vikipedio
Teĥnologio de betono priskribas manieron de fabrikado, transporto kaj uzado de betonoj en la praktiko.
A. Unue necesas prepari betonmiksaĵon, aŭ per miksado mana (ŝovelado) aŭ maŝina en betonmiksilo. Tempo komencita per plenigado de betonkomponentoj en mikstamburon de miksmaŝino ĝis la fino de eligado de la miksaĵo estas nomata miks[o]ciklo; indikata ĝi estas kutime en sekundoj. Kvanto de betonmiksaĵo, kiu estas pretigata en unu miksa ciklo de miksmaŝino, estas miksumo.
B. La kvaliton de la betono eblas modifi per teknologiaj procedoj, nome:
aktivigo de betonmiksaĵo - plibonigo de la proprecoj de freŝa betonmiksaĵo kaj de hardiĝinta betono, en kiu pligrandiĝas aktiveco de ligento kaj de hidraŭlikaj ingredientoj per ĥemiaj, fizikaj, meĥanikaj aŭ aliaj influoj en miksa fazo; en realo estas pli ofte praktikata aktivigo de ligento per postmuelado, ĉe kiu kreskas ĝia specifa surfaco, krome estas aldonataj ĥemie aktivigaj dispergaj ingredientoj
plastigo de betonmiksaĵo - plibonigo de konsistenco, fluideco kaj stabileco de miksaĵo kontraŭ komponenta apartiĝo helpe de plastiga ingrediento
akcelado de betonhardiĝo - intencata rapidigo de kresko de komenca firmeco de betono per efiko de diversaj teĥnologiaj procedoj
varmotraktado de betono - rapidigo de betonhardiĝo per nelongedaŭra altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de diversaj varmofontoj (akvovaporo, aero, elektra kurento, infraradiatoroj)
aŭtoklavado de betono - rapidigo de betonhardiĝo per varmotraktado ĉe altigita premo kaj temperaturo de vaporo en aŭtoklavo
elektrovarmigo de betono - rapidigo de kresko de komencaj firmecoj per altigo de temperaturo de solidiĝanta kaj hardiĝanta betono per efiko de elektra kurento, fluanta inter elektrodoj rekte tra malseka betono (varmo de Joule)
C. Preparitan betonmiksaĵon oni enmetas kaj prilaboras per jenaj metodoj:
verŝado de betono - metodo de transporto kaj enmetado de flukonsistenca betonmiksaĵo en ŝelaĵkeston aŭ muldilon helpe de dekliva tubaro aŭ ŝoveblaj trogoj
injektado - metodo, ĉe kiu en nealireblajn kavaĵojn, en porojn, fendojn de injektata medio estas enpremata injekta miksaĵo, por ke ĝi estu firmigita kaj kompakta, ev. ankaŭ hermetigita; la injektado okazas pere de boritaj kavaĵoj, injekt-aperturoj, en kanaletojn, ev. surface.
apartigita betonado - betonado, ĉe kiu oni anticipe kompaktigitan ŝtonaron priverŝas (colcrete-betono, -proceso) aŭ injektas (prepact-betono, -proceso) per flueca cementmortero dotita per plastiga kaj stabiliga ingrediento
kompaktigo de betonmiksaĵo - teĥnologia procedo, per kiu oni atingas maksimuman denson de freŝa betono enmetita en ŝelaĵkeston aŭ muldilon
kompaktigo per batado - kompaktigo de humida betonmiksaĵo enmetata kaj batata po unuopaj tavoloj per manaj aŭ maŝinaj kompaktigiloj (pneŭmataj, elektraj)
kompaktigo per trapikado - mana kompaktigado de semifluida ĝis flua betonmiksaĵo helpe de trapikado de la betonmaso per ŝtala stango dum samtempa frapado sur la ŝelaĵo; tiel oni atingas senaerigon kaj egalan disetendon de la miksaĵo inter la armaturo
kompaktigo per vibrado - kompaktiga metodo, ĉe kiu estas en la betonmiksaĵon propagata meĥanika pulsado kapabla osciligi malgrandajn grajnojn de la miksaĵo, per tio en la miksaĵo malaltiĝas interna frotado kaj fluigita miksaĵo pro la gravita efiko ekokupas minimuman volumenon, la aero el poroj liberiĝas
vakuproceda kompaktigo - kompaktiga metodo, ĉe kiu post enmeto de betonmiksaĵo en specialan ŝelaĵon aŭ muldilon kaj post ties parta kompaktigo, oni helpe de vakuo elsuĉas el la miksaĵo la superfluan akvon
kompaktigo per centrifuga forto - kompaktigado per ĵetado de betonmiksaĵo sur vandon de rotacianta formo; la metodo estas uzebla nur ĉe fabrikado de kavaj cilindraj produktoj el betono
kompaktigo per ĵetado - kompaktigado de betonmiksaĵo okazas per ĵetado de la miksaĵo helpe de premaero aŭ rapide rotaciantaj padeloj en muldilon aŭ ŝelaĵkeston (v. Scienca Revuo, 1982, n-ro 2)
kompaktigo per premado - kompaktigado de betonmiksaĵo en fermitaj muldiloj per premo efektivigata kutime per hidraŭpremiloj
kompaktigo per rulpremado - kompaktiga procedo, ĉe kiu betonmiksaĵo metita en platan muldilon estas kompaktigata per sistemo de ruloj efikantaj je la miksaĵo per alta premo
kompaktigo per vibropremado - kompaktigado de betonmiksaĵo per kombino de efiko prema kaj vibra.
flegado de freŝa betono - ŝirmado de freŝa betono en la stadio de komenca hardiĝado kontraŭ sekiĝo, ekz. per apliko de akvoretena ŝpruclikvo, malebliganta elvaporiĝadon de akvo el la surfaco de betono, aŭ per perioda akvumado
D. Maŝinaj miksaj ekipaĵoj:
betonmiksilo - maŝino por miksado de betonmiksaĵo kaj mortero
cikla miksilo - miksilo funkcianta en cikloj, kiuj konsistas el plenigado de tamburo, miksado kaj malplenigado
kontinua miksilo - miksilo por kontinua plenigado de komponentoj de betonmiksaĵo, seninterrompa miksado kaj elverŝado de preta miksaĵo
liberfala miksilo - miksilo, kies fikse ligitaj padeloj al rotacia mikstamburo levas, ŝutas kaj samtempe laŭakse puŝas la miksaĵon kaj tiel homogenigas la komponentojn
trudmiksilo - miksilo, en kiu la miksaĵo estas movata aŭ a) en vertikala cilindra tamburo per padelsistemo, aŭ b) en horizontala aŭ oblikva trogo per padeloj fiksitaj al rotacia ŝafto
vibra miksilo - miksilo, en kiu la komponentoj estas miksataj nur per cirkula movo sub efiko de vibratoro
aktiviga miksilo - maŝino por miksado de mortero, en kiu samtempe aktiviĝas la ligento
betonfarejo - kompleksa maŝinaro destinita por produktado de betonmiksaĵo, kutime ĝi konsistas el provizejoj de unuopaj komponentoj de la miksaĵo, el livera kaj doza ekipaĵo, ĉerpiloj kaj el unu aŭ pli da miksiloj
aŭtomiksilo - veturilo ekipita per miksilo por produktado de betonmiksaĵo dum la transporto direkte al konstruejo
utila volumeno de mikstamburo - la plej granda volumena kvanto de ĉiuj intermiksataj komponentoj, kiun eblas samtempe en la tamburo bonkvalite kunmiksi; oni esprimas ĝin en litroj aŭ dm3
nominala povumo de miksilo - volumeno de nekompaktigita betonmiksaĵo fabrikita ĉe eluzo de la utila volumeno de mikstamburo kaj la plej kurta miksciklo en tempounuo; oni esprimas ĝin en m3/horo
E. Transportaj ekipaĵoj de betono:
mikskamiono - kamiono speciale ekipita por transporti surstrate en limigita radiuso freŝe preparitan betonmiksaĵon sen riski apartiĝon de la mikskomponentoj
transporta aŭtokuv[eg]o - malfermita aŭ fermita baskula kuvo sur aŭtomobila ĉasio, destinita por transporto de betonmiksaĵo kaj mortero; ĝi povas esti ekipita per pendola miksa sistemo kontraŭ tavoliĝo kaj sedimentiĝo de la miksaĵo
transprena kontenero - interliga transprena ujo inter la primara kaj sekundara transporto de betonmiksaĵo fabrikita ekster la konstruejo, kapacite dimensiita laŭ transportiloj kaj kvanto de prilaborota miksaĵo
betonujo - speciala ujo por betonmiksaĵo, portebla sub kranbrako; post mana aŭ pneŭmata liberigo de fermilo la miksaĵo el ĝi estas ŝutata rekte en la lokon de enmeto
vibrotrogo - troga ekipaĵo destinita por transporto de betonmiksaĵo en la lokon de enmeto, ĝi konsistas el sekcioj ekipitaj per motora oscilfonto
betonpumpilo - maŝino aranĝita por transporto de betonmiksaĵo tra tubaro
F. Rimedoj por prilaboro de betonmiksaĵo:
vibratoro - meĥanismo ekscitanta oscilan movadon kun frekvenco kutime super 50 Hz; ĝi konsistas el unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado kaj el movilo (la movmeĥanismo povas mem funkcii kiel ekscitilo de vibrado)
interna vibratoro - vibratoro, kiu ebligas vibran kapon mergi rekte en kompaktigatan betonmiksaĵon
surfaca vibratoro - vibratoro, kiu per sia formo ebligas alfikson sur muldilon aŭ ŝelaĵvandon kaj ekigi ties osciladon - vibradon
vibrotablo - elaste kuŝigita plato ekipita per unu aŭ pli da ekscitiloj de vibrado - vibratoroj
glatiga trabo - trabo uzata por definitiva surfaca ebenigo kaj glatigo de kompaktigita freŝbetona tavolo; la trabo povas funkcii ankaŭ kiel kompaktiga, se ĝi estas ekipita per vibratoro
finatoro - ŝosea maŝino destinita por prilaboro de betonmiksaĵo (surmeto, kompaktigo, ebenigo, surfaca glatigo) ĉe area tavola aranĝo de la produkto (ŝoseo, dromo, ekstera aŭ interna areo) el cementbetono aŭ asfaltbetono (bitumizita gruzo)
G. Specoj kaj procedoj de ŝelaĵoj:
ŝelaĵo - provizora firma kaj stabila muldilo por enmeto de betonmiksaĵo ebliganta precizan forman limigon de betona elemento kaj konstrukto kaj ŝirmanta la solidiĝantan kaj hardiĝantan betonon kontraŭ meĥanika difekto
ligna ŝelaĵo - ŝelaĵo farita el segita konstruligno helpe de jungorimedoj; laŭ maniero de elfaro oni distingas lignan ŝelaĵon el:
- - segligno: bretoj kaj trabetoj,
- - krucoplakaj tabuloj kaj trabetoj,
- - modulaj munteblaj elementoj
ŝtala ŝelaĵo - modulara ŝelaĵo, kutime universala, konsistanta el elementoj fabrikitaj el ŝtala lado (dikeco 1 - 3 mm); la ŝtalan ŝelaĵon oni malmuntas kaj uzas multfoje ripete, dimensioj de ŝeligataj betonaj konstruktoj prefere devas proporcie respondi al modularo de koncerna ŝelaĵ-sistemo
muntebla ŝelaĵo - sistemo de ŝelaĵo fabrikita el ŝtalo aŭ ligno, iufoje kombinita el ambaŭ, konsistas el munteblaj elementoj, kies maso pro mana manipuleblo ne superas 50 kg: tabuloj, subteniloj, jungopecoj
transportebla ŝelaĵo - grandformata ŝelaĵo por vandoj, plafonoj, kolonoj k.s. aranĝita por transporto kaj muntado helpe de konstrueja gruo
ŝovebla ŝelaĵo - space stabiligita ŝelaĵo ebliganta kontinuan betonadon de prismaj kaj cilindraj vandaj konstruaĵoj kun konstanta dikeco; la ŝelaĵo estas ŝovata vertikale supren helpe de speciala meĥanismo (10 - 15 cm/horo), la pezoforto estas transigata al ŝtalaj stangoj ankritaj en hardiĝanta betono de la konstruaĵo mem
veturebla ŝelaĵo - ŝelaĵo kun vetur[ig]ebla portalo kaj ŝelaĵa mantelo sur la subtena konstruaĵo estas sube ekipita per pneŭmata aŭ hidraŭla sinka meĥanismo, la tuto kuŝas sur rela boĝio; la ŝelaĵo estas uzata por betonado de longaj konstruaĵoj kun nevaria profilo, ankaŭ por tuneloj
pufigebla ŝelaĵo - ŝelaĵo konvena por konstruaĵoj kun rondaj formoj, ties pufigeblaj formopecoj konsistas el teksaĵe armita plasta mantelo kaj elasta aersako - pufo (ekz. PVC); forma rigi-deco de la ŝelaĵo estas atingata per superpremo de aero
perda ŝelaĵo - ŝelaĵo, kiu post hardiĝo de betono restas kiel parto de la konstruaĵo kaj ev. povas kun ĝi statike kunefiki
cintro - sistemo de ŝelaĵo inkluzive de spaca subtena konstruaĵo kaj decintriga ekipaĵo (kojnoj, decintrigaj sablopotoj, ŝraŭbaj stabletoj k.s.); ĝi estas uzata por ŝeligado de betonaj kaj ankaŭ brikaj arkoj kaj volboj
ŝeligado - sumo de konstrulaboraj agoj, kies rezulto estas ŝelaĵo de [ŝtal]betona objekto
kuntirado de ŝelaĵo - tradicia ĝustiga procedo, en kiu oni prizorgas necesan distancon de ŝelaĵ-vandoj per turnado de kuniga drata maŝo; en modularaj ŝeligaj sistemoj estas la procedo anstataŭigata per specialaj distanciloj
senŝeligado - laborprocedo, dum kiu oni demetas, resp. malmuntas ŝelaĵon post sufiĉa hardiĝo de betono
senŝeliga rimedo - substanco ŝmire aŭ ŝpruce aplikata sur la internan surfacon de ŝelaĵo antaŭ la betonado por minimumigo de adheremo de hardiĝanta betono al la ŝelaĵo