Technische Universität Bergakademie Freiberg
El Vikipedio
Technische Universität Bergakademie Freiberg (Teknika Universitato Minakademio Freiberg) origine Bergakademie (=Minakademio) Freiberg estas la plej malnova studinstitucio pri minado de la mondo. Ĝi estis fondita je la 13-a de novembro 1765, en la epoko de la racionalismo en la saksa urbo Freiberg en Germanio. Tiam post la malvenko en la Sepjara milito Saksio devis pliefikigi la minadon por pagi reparaciojn.
Ĝenerale oni asociigas TU Minakademio kun la tersciencoj, en kiuj ĝi ĝuas mondvastan renomon. Sed ĉi tie realiĝis ankaŭ gravaj esploroj en aliaj kampoj. Freibergaj sciencistoj trovis du kemiajn elementojn: Ferdinand Reich kaj Theodor Richter malkovris la indiumon en 1863 kaj Clemens Winkler la germaniumon en 1886.
Erich Rammler kaj Georg Bilkenroth ellaboris procedon por produkti el brunkarbo (aŭ lignito) koakson por altaj temperaturoj.
Lastatempe la Freiberga universitato kompetentiĝis ankaŭ en la kampo de duonkonduktantotekniko, kio spronis la allokiĝon de entreprenoj de la duonkonduktantoindustrio (Wacker Siltronic, Deutsche Solar).
[redaktu] Literaturo
- Wagenbreth, Otfried: Die Technische Universität Bergakademie Freiberg und ihre Geschichte. Leipzig ; Stuttgart : Deutscher Verlag für Grundstoffindustrie, 1994 (germanlingva)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.tu-freiberg.de (germanlingva kaj parte angla)