TEJO-Vikio
El Vikipedio
La TEJO-Vikio estas vikio por esperantistoj kiuj interesiĝas pri la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Oni rajtas skribi pri si mem aŭ kunlabori en diversaj projektoj kiel informoj pri landaj sekcioj, tradukoj por TEJO, aŭ TEJO-radio. Ankaŭ ekzistas listo de aktivaj vikiistoj kiuj estas membroj de TEJO kaj la komitato de TEJO. Estas regulo ke oni ensalutu tie per sia propra nomo.