Tekstaro de Esperanto
El Vikipedio
La Tekstaro de Esperanto estas tekstaro (aŭ korpuso) de Esperanto, do granda kolekto de tre diversaj tekstoj destinita al lingvistika esplorado pri Esperanto. Nun la Tekstaro de Esperanto enhavas tekstojn kun entute 4.675.412 da vortoj.
[redaktu] Historio
En 2002 Esperantic Studies Foundation (ESF) iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren “Korpusa konsila komitato” konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja kaj Chris Gledhill.
En 2006 komenciĝis planado de Parola tekstaro de Esperanto.