Telesforas Lukoševičius
El Vikipedio
Telesforas Lukoŝeviĉius (n. 30-a de junio 1926) estas litova esperantisto, honora membro de UEA ekde 2005.
Post pedagogia instituto Lukoŝeviĉius studis en la Litova Agrikultura Akademio. Li laboris en mezlernejo, ekde 1963 en agrikultura teknikumo, kaj de 1975 ĝis emeritiĝo en hidraŭlika teknikumo. Li esperantistiĝis en 1960, kaj post tio konstante gvidis kursojn. En Joniŝkélis li fondis la lokan grupon kaj gvidis ne nur ĝin, sed ankaŭ aliajn grupojn. Li prelegis, organizis ekspoziciojn k.a. aranĝojn, aktivis en instruistaj rondoj, fondis Esperantajn koruson kaj teatron, informadis (i.a. kolektis subskribojn por la propono pri Esperanto al UN en 1966). En la 10-a Balta Esperanto-Tendaro li fariĝis membro de la interrespublika metodika pedagogia komisiono pri Esperanto-instruado. Lastatempe li precipe okupiĝas pri esperantigo de litova beletro. En 1999 Litova Esperanto-Asocio donis al li Honoran Dankfolion.