Tetrao
El Vikipedio
La tetrao (Tetrao spp.) el la ordo de kokoformaj birdoj kaj familio de tetraonedoj havas 18 speciojn, kiuj vivas en la kontinentoj de Eŭropo kaj Azio kaj en la norda parto de Nord-Ameriko. 7 specioj el ili troveblas en Ĉinio, ĉefe en la Nordoriento. Sube prezentiĝas du specioj.
La tetrao parvirostrisa (Tetrao parvirostris) troviĝas en la Nordoriento de Ĉinio kaj orienta Siberio, Kamĉatko kaj Saĥaleno. Ĝi pezas 2,5 kg. La virbirdoj estas malhelbruna kaj la birdino bruna kun malhelbrunaj kaj blue brilantaj horizontalaj makuloj sur la supra parto de la korpo.
La birdoj vivas ĉefe en falfoliaj pinaroj, koreaj pinaroj kaj abiaroj. Vintre ili ofte arope migras al riverbordoj aŭ montvaloj. Ili manĝas foliojn kaj ŝoseojn de pinoj, abioj kaj betuloj, kaj berojn, semojn, insektojn, formikojn k.a.