The Silence of the Lambs
El Vikipedio
The Silence of the Lambs (angle: La Silento de la Ŝafidoj) estas novelo de Thomas Harris. Ĝi estas la meza parto de trilogio, kies unua kaj tria partoj nomiĝas Red Dragon (Ruĝa Drako) kaj Hannibal (Hanibalo). Harris laboras pri kvara parto nomota Behind the mask (Malantaŭ la masko).
En 1991 la novelo estis filmigita de Jonathan Demme kun la aktoroj Jodie Foster kaj Anthony Hopkins. La filmo gajnis plurajn Oskaro-premiojn, interalie la premion por la plej bona filmo.
En la novelo FBI-ano Clarice Starling petas helpon de psikiatro Hannibal Lecter, plurfoja murdinto en frenezulejo, por trovi alian plurfojan murdinton, kiu nomas sin Buffalo Bill. Lecter marĉandas kun la ŝajna celo havi pli agrablajn kondiĉojn, sed vere intencas eskapi.