Thimonnier
El Vikipedio
Barthélemy Thimonnier estas la inventinto de la stebmaŝino.
Li naskiĝis en 1793 dum la franca revolucio de 1789 en la departemento Rhône. Li estis la unuenaskita kaj havis 7 gefratojn. Li alvenis Lionon por studi en katolika duagrada lernejo. Li lernis la metion tajloro. En 1823, li loĝigis en la ĉirkaŭurbo de Saint-Etienne kaj komencis labori tie kiel tajloro.
Manuzante ĉiutage kudrilon, li pli kaj pli obstine pensis pri la eblecon fari tion mekanike. En 1829, li sukcesis krei la unuan stebmaŝinon. Li asociiĝis kun Auguste Ferrand, inĝeniero pri minejoj en Saint-Etienne, por deponi patenton, kiu estis oficiale liveri la 17-a de julio 1830. Samjare, Thimonnier kreis la unuan mekanikan konfekciometiejon. Al la aliaj tajloroj malŝategis tiu invento ĉar ili timis fariĝi senlaborulojn. Kolerante kontraŭ Thimonnier, ili detruis lian metiejon.
Thimonnier transloĝiĝis al la urbo Amplepuis en la departemento Rhône. Li rekomencis labori kiel tajloro. Tamen, li daŭrigis plibonigi sian stebmaŝinon kaj li deponis novajn patentojn en 1841, 1845, kaj 1847. Kvankam li gajnis multajn premiojn kaj aperis laŭdaj artikoloj en la gazetoj, sia invento ne dissemiĝis. La vivkondicioj de lia familio estis malfacilaj kaj li finis sian vivon mizere. Li mortis la 5-an de julio 1857.