Timofej Aleksandroviĉ Ŝĉavinskij
El Vikipedio
Timofej Aleksandroviĉ ŜĈAVINSKIJ, ruso. Nask. en 1862, loĝis en Melitopol, poste en Petrogrado, mortis pro malsato kaj aliaj travivitaj krizoj en 1921. Fervora E-isto jam de la unua epoko. Estis prez. de M-a filio de la ES „Espero“. Multe tradukis kaj verkis en E, redaktis lit. almanakon „Verda Radio“ kaj eldonis artiste presitan de li mem hektografe, revuon „Feĉo“.