Tiradentes
El Vikipedio
Tiradentes (La Dentformetanto) estas kromnomo de Joaquim José da SILVA XAVIER (nakiĝis en São José, nuna Tiradentes (urbo) 1742, mortis en Rio-de-Ĵanejro 21-a de aprilo 1792) pioniro de la brazila lukto por sendependeco, malsukcesis kaj estis pendigita de portugalanoj.
Li estis filo de malgrandaj grundistoj apud vilaĝo São José, nun Tiradentes (urbo), proksime al São João del Rei. Li pruvis multajn metiojn, kiel dentisto, trupisto, ministo, komercisto kaj inĝeniero, ĝis aliĝi kiel leŭtenanto en la 4-a Kompanio de Drakoj de Minas Gerais.

Partoprenis de politika movado konata kiel Inconfidência Mineira ("Perfido de Minas Gerais"), kiu intencis provoki ribelon kontraŭ portugala regado. Ilin inspiris la sendependeco de Usono. Tiradentes ĉiam legis verkojn de Thomas Jefferson.
La movado fiaskis ĉar kolonelo Joaquim Silvério dos Reis, unu el movadanoj, perfidis siajn kunuloj kontraŭ mono kaj nobela titolo.
Tiradentes estis kodamninita je "alta perfido" kontraŭ portugala krono, li estis pendumita kaj lia korpo disirita en la 22-a de aprilo 1792.