Tone Logar
El Vikipedio
Tone LOGAR (1913-1994) mortis en Ljubljana la 29-an de septembro.
Esperantisto ekde 1930, li kunfondis la Ljubljanan E-rondon (1932) kaj Slovenian E-Ligon (1937).
Li instruis, ankaŭ per radia kaj gazeta kursoj, kaj kompilis korespondan kurson en bildoj. Li tradukis la fabelon Neĝulino de la fratoj Grimm (1967) kaj ankaŭ Krono de l' sonetoj de la slovena poeto France Prešeren (1986). Profesie reklamgrafikisto, li presis Esperantajn poŝtkartojn kaj propagandilojn. Logar estis la Ljubljana delegito inter 1947 kaj 1988, kaj fakdelegito pri grafiko ĝis la mvrto. Longtempe li prezidis la Esocieton en Ljubljana.