Tonsilito
El Vikipedio
Tonsilito estas infekta inflamo de la tonsilo kaŭzate de mikroorganismoj, plej ofte Streptococcus aŭ virusoj.
Simptomoj estas ĝorĝodoloro, glutaj malfacilaĵoj, febro, malforteco, pligrandiĝintaj limfonodoj en ambaŭ fankoj de la kolo. La infektiĝo daŭras ĉ. 5 tagojn.
La kuracado dependas de la simptomoj: okaze de febro on iantaŭskribas ripozon en la lito, apartigo de la malsanulo, gorĝogargarado per varma, milde antiseptika solvaĵo. Okaze de kronika infektado, oni antaŭskribas sulfonamidon, antibiotikumon aŭ ambaŭ.
Oni povas forigi la tonsilon ĉe daŭraj malsaniĝoj, ĉar la daŭra inflamo povas disvastiĝi en la spira sistemo kaj eĉ malsanigi renon, koron kaj aliajn organojn de la homo.