Torben Kehlet
El Vikipedio
Esperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Dana esperantisto < Torben KEHLET
Torben KEHLET (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1941, mortis la 31-an de majo 2001) estis dana esperantisto kaj eldonisto, kiu komence de la 70-aj jaroj translokiĝis al Antverpeno.
Kehlet estis unu el la plej grandaj kaj aŭdacaj eldonistoj de la lastaj jardekoj. Sub la markoj TK (en Danlando) aŭ TK/Stafeto (en Belgio), li produktis kelkdekon da titoloj merkate ofte furoraj, kiuj elstaris per siaj kvalito kaj fojfoje ankaŭ amplekso. Li venigis al la mondo verkojn kiel La nobla korano (1969), ABZ de amo (1972), la Ĉu-serion de Valano/Balano/Piron (ekde 1978), La granda kaldrono, Esperantologiaj studoj de Wüster kaj Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld (1978), Ĉiu ĉiun (1979) aŭ Li kaj ni (1985). Li ankaŭ staris kiel eldonisto ĉe la lulilo de la revuo Monato (1980). Ĉiam preta apliki ĝisdatajn teknikojn, li pionire ekuzis novaĵojn, de ofsetado ĝis Interreto: li ekz-e inter la unuaj rekonis la gravecon de reta nom-registrado kaj funkciigis la retejon http://www.esperanto.net kaj eldonis ne plu ekzistantajn librojn mikrofilme. La lasta iniciato de Kehlet estis eldoni sur kompaktaj diskoj la verkaron de Ivo Lapenna kaj ĉiujn siajn eldonaĵojn.