Tornio
El Vikipedio
Tornio | |||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
www.tornio.fi | |||||
Gubernio | Laponia gubernio | ||||
Provinco | Laponia provinco | ||||
Fondita | 1621 | ||||
Areo | 1.227 km² | ||||
Loĝantaro | 22.297 | ||||
Finnlingvaj | 98,7% | ||||
Svedlingvaj | 0,3% |
Tornio, finne Tornio, svede Torneå, samee Duortnus, estas malgranda urbo en Laponia gubernio en Finnlando, apud la sveda landlimo kaj la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la sveda urbo Haparanda, kun kiu Tornio proksime kunlaboras.
Tornio estas fondita de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo en jaro 1621.
Nuntempe areo de Tornio estas 1 227,1 km² kaj ĝi havas 22 295 loĝantojn.
En la regiono ĉirkaŭ Tornio parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.