Trama vagono
El Vikipedio
Trama vagono estas vagono, destinita por uzado en tramo.
Nun tramaj sistemoj entute estas destinitaj por veturigi pasaĝerojn, do plejmulto da tramaj vagonoj estas pasaĝeraj, sed aliaj tipoj ankaŭ ekzistas:
- Lokomotivo;
- Platforma vagono;
- Trakmezurila vagono;
- Difektserĉa vagono;
- Por konstrui kaj ripari la trakon;
- Gruo.
Sed en iuj tramaj sistemoj ĉiu flegado estas farita per aŭtomobiloj.
Trama sistemo kutime havas dimensiojn de vojoj je larĝo kaj alto malpli grandaj ol en normala fervojo, do ĉiuj vagonoj de metroo ankaŭ estas malpli grandaj.
Pasaĝeraj trajnoj de tramoj estas elektrotrajnoj, ĉar ili povas rapide plirapidiĝi, do tramaj vagonoj estas vagonoj de elektrotrajnoj. Kutime la vagonoj prenas elektron de supertraka kontakta linio.

Veturaĵo en tramo daŭras mallonge, do pasaĝeroj povas stari en vagonoj. Kaj ankaŭ starantaj pasaĝeroj okupas malpli grandan lokon ol sidantaj. Do pro ĉi tio tramaj vagonaj havas malgrandan kvanton da seĝoj kaj grandan lokon por stari.
Pro pasaĝeroj povu pli rapide envagoniĝi kaj elvagoniĝi sen uzado de alta kajo tramaj vagonoj ofte havas malaltan plankon.