Triopo Nikulin Morgunov Vicin
El Vikipedio
La fama triopo naskiĝis la 27-an de decembro 1960, kiam art-konsilio de la kinstudio "Mosfilm" konfirmis la liston de rolantoj en la filmo "Hundo Barboso kaj neordinara kroso". Kaj en 1995 en la moskva klubo de filmo-ŝatantoj estis malfermita muzeo de la legenda triopo. Post duonjaro la muzeo estis priŝtelita: estis rompitaj la montrofenestroj, malaperis valoraj eksponaĵoj. Poste oni forprenis ankaŭ la ejon. La muzeestro Vladimir Cukerman transveturigis la restaĵojn en sian malgrandan unuĉambran loĝejon en Krasnogorsko. Nun ĉi tie estas konservataj pli ol 15 mil eksponaĵoj kaj samtiom da historioj, ligitaj kun la vivoj de l' aktoroj. Multaj el tiuj rememoroj ĝis nun ne fariĝis propraĵo de la popolo.
[redaktu] Kiel formiĝis la triopo
Kiam Leonid Gajdaj decidis filmi sian unuan filmon "Hundo Barboso kaj neordinara kroso" por partopreno en la stelula triopo li invitis Georgo Vicinon, Mikaelo Ĵarovon kaj Sergeo Filippovon. La unua rifuzis Ĵarov: Kio? Ĉu mi devos kuraĉi tra kampoj, saltadi de sur arboj?! Elektu iun pli junan!. Ankaŭ Filippov post tralego de la scenaro ekobstinis: Mi ne povas konsenti. Necesas urĝe veturi en Novgorodon, mian onklinon akcidente trafis tramo. Konsentis nur Vicin. Poste por la rolo de Problemulo estis provata Boris Novikov kaj por la rolo de Spertulo - Ivan Ljubeznov. Sed kiam oni venigis al Gajdaj Jurio Nikulinon, tuj malaperis ĉiuj duboj de la reĝisoro. Eŭgenon Morgunovon kun Leonid Gajdaj konatigis Ivan Pirjev.