Tuşnad
El Vikipedio
Tuşnad (hungare: Tusnád, Csíktusnád) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la Olt (rivero) ĉe la nordokcidenta piedo de Montaro de Bodoko sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 2 mil 285 loĝantojn, kaj en 1992 1 mil 926 (94% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1421. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). Băile Tuşnad memstariĝis en 1935. Administre apartenas al ĝi Tuşnad Nou (kiu havis en 1992 1020 loĝantojn}, Vrabia.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Jákó Imets Fülöp (1837-1912), verkisto, pedagogo.
- Péter Korody (1864-[[]]), teologo.
- Ambrus Andor Ábrahám (20-a de novembro 1893 - Szeged, 10-a de januaro 1989) kanoniko, zoologo, nervhistologo, akademiano, Kossuth-premiito.