Tujmesaĝilo
El Vikipedio
Tujmesaĝilo estas programo, kiu ebligas sendi mesaĝon tuj al iu alia en la Interreto, kiu uzas la saman tujmesaĝilon. Oni havas liston de amikoj en fenestro kaj povas vidi, ĉu ili nun uzas la Interreton aŭ ne. Se jes, eblas alklaki la nomon kaj sendi mesaĝon tuj.
Jen la plej popularaj tujmesaĝiloj:
- Jabber - kun speciala babilejo Esperante kaj konektebleco kun MSN, AIM, ICQ kaj Yahoo
- AIM - AOL Instant Messenger
- ICQ - I-Seek-You (Mi serĉas vin)
- Trillian
- Mesaĝilo MSN - Microsoft Network
- Mesaĝilo Yahoo [jaHU]
- PalTalk - ankaŭ kun kamerao
- SILC - tre sekura protokolo
Principe estas imagebla tujmesaĝa sistemo sencentra, sed ĝis nun ne ekzistas grava tia sistemo.
[redaktu] Klientoj
- Meebo [1] - tre simpla servo, ebligas tujmesaĝoj en la krozilo. Tradukita esperanten. Funcias kun Jabber, MSN, Gtalk kaj Aim samtempe en unu fenestro!
- Gaim